B.TRAVEN
KANTOTEKSTOJ
- Kanto de usona maristo
- Danckanto de la Mortula Ŝipo
- En vepro en Meksiko
- La rozo blanka

B.Traven
Kanto de usona maristo
Nun jam ne ploru, karulin',
ĉe Jackson plac' atendu min
en suna Nova Orlean'
en rava Luiziano.
Ŝi kredas min sur l' grund' de mar',
ne plu atendas en la ar',
en suna Nova Orlean'
en rava Luiziano.
Mi mortis ne ĉe iu rif',
veturas sur mortula ŝip'.
Ve, for de l' suna Nova Orlean'.
Ve, for de l' rava Luiziano.
Song of an American Sailor
Now stop that crying, honey dear,
the Jackson Square remains still here
in sunny New Orleans,
in lovely Louisiana.
She thinks me buried in the sea,
no longer does she wait for me
in sunny New Orleans
in lovely Louisiana.
The death-ship is it I am in,
all I have lost, nothing to win
so far off sunny New Orleans,
so far off lovely Louisiana.
Aĉetebla en Kramerverlag: http://www.karin-kramer-verlag.de/
Rigardu ĉe Lieferbare Bücher / Lyrik.
B.Traven
Danckanto
de la Mortula Ŝipo
La aĉa vest'? Forgesu ĝin.
Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min.
Estu sen zorg' pri mia stat'.
Mi bone vivas sen kompat'.
Estu sen zorg' pri vagabond'!
Mi vivas min, ne vin, en nia mond'.
La paradizo estus stulta fin',
prefere kaptu la Satano min.
Mi viajn benojn ne bezonas,
eĉ se mortuloj en mi dronas
kaj fia fam' ĉirkaŭas min,
afero mia, notu ĝin.
Mi fajfas pri la juĝ' de Di'.
Pri releviĝ' ne kredas mi.
Pri dioj estas mi sen sci'.
Pri pun' infera ridas mi.
Hola hej, sur alta mar',
hola, mortular'!
el "La Mortula Ŝipo"
tradukis Cezar
el "La Mortula Ŝipo"
PS: Ĝi nomigas Yorikke laŭ Ŝekspirfiguro en Hamleto.
B. Traven
En vepro, en Meksiko
(usona kanto)
El Ilinojs' ni gaje krie
Venis kante ĝis ĉi tie
En vepron, al Meksiko.
La soifon ne eltenis,
En vepro, en Meksiko.
Ĝis lin arda sablo kovris,
En vepro, en Meksiko.
Je l' vespero li jam mortis,
En vepro, en Meksiko.
Kidon la vulturoj mordis,
En vepro, en Meksiko.
Kvazaŭ kulpus mi pri l' mortofinoj,
En vepro, en Meksiko.
Ĉe la mortaj kamaradoj estu mi.
En vepro, en Meksiko.
laŭ la germana versio
B.Traven
Pals in the bush in Mexico
Down I came from Illinois
Singing with two other boys
In the bush in Mexico.
Shorty Greg,
he was the first,
He could not survive the thirst
In the bush in Mexico.
Buried him near a maguey plant
With bare hands in boiling sand.
In the bush in Mexico.
Then a snake got Kid all right,
could not help him, so he died
In the bush in Mexico.
I was down with delirium
While the vultures picked my chum
In the bush in Mexico.
Can't return to Illinois
Feel as if I'd slain the boys
In the bush in Mexico.
Have to stay forever here
Where the voices I may hear
In the bush in Mexico.
Im Busch in Mexico
Amerikanisches Lied
Von Illinois kamen wir herunter,
drei lustige Burschen, singend und munter
In den Busch in Mexico.
Der kleine Greg ging am Durst zugrunde,
Die Zunge hing ihm wie 'ne Faust im Munde
Im Busch in Mexico.
An einem Maguey mit nackter Hand
Gruben wir ihn in den heißen Sand.
Im Busch in Mexico.
Eine Schlange biß Kid in die Hände,
Am Abend war's schon mit ihm zu Ende
Im Busch in Mexico.
Ich lag im Fieber-Delirium,
Die Geier pickten an Kid herum
Im Busch in Mexico.
Ihre Mütter würden mich weinend fragen,
Fühl' so, als hätt' ich die Jungen erschlagen
Im Busch in Mexico.
Kann nicht zurück in die Heimat mehr gehn,
Ich muss bei den toten Kameraden stehn
Im Busch in Mexico.
B.Traven
Rozo blanka
Meksika ranĉokanto

Ĉe la rando de l' Barranca
banate tage de l' sun-or'
karesate de Lun' en nokt',
Floras vi, ho, Rosa Blanca.
Ĉiutage kaj jam frue
kantas birdoj nur por vi.
Kiel Dio kreis vin,
floru, Rozo Blanka ĝue.
Se diros mi velkinta „ĝis“,
Rozo Blanka, vi plu floru.
Mia lasta viva spir'
estu la adiaŭkis'.



