B.TRAVEN:
LA TREZORO DE L' SIERRA MADRE
- Pri la traduko
- la filmo
- unua ĉapitro
- La historio pri Mino de l' Verda Akvo
Pri la traduko
Romantraduko de Donjo & Cezar
laŭ: La trezoro de la Sierra Madre (Der Schatz der Sierra Madre), Berlino, librogildo (Büchergilde) Gutenberg, 1927
aranĝis Frank Vohla
finredakto je la 13-a de aprilo en la jaro 2011
La foto estas el la
Trezoro- filmo kun Humphrey Bogart.
Ĉiuj filmoj pri Traven-libroj estas
pli-malpli malbone faritaj, krom tiu ĉi, tiu filmo estas tre rigardinda kaj parte eĉ tre
bona.
Bogart vidis sinjoron Hal Croves dum la laboro pri la filmo, sed tiu asertis ĉiufoje, ke li ne estas Traven. Bogart mem pensis, ke li tute certe estas Traven. Tiel pensas ankaŭ la literatursciencistoj. Hal Croves estas nur plua pseŭdonimo. La vorto "hallen" en la germana signifas "resoni", jen denove tipa Traven-ŝerco, kiu neniam preterlasis okazojn tiamanierajn. Se oni tradukas Croves per la angla growes (kreskas) oni povas legi el tiu nomo: La resono kreskas, kaj efektive la famo de Traven ĝuste tiam kreskis, kiam Hal Croves "la publika prezentanto de Traven" subite aperis sur la scenejo...
Cetere, Ret
Marut sendis kiel "brikofaristo" eksplicite "vokojn" al sia legantaro.
(Plej bele en fabelo pri Khundar, kiu devenas de Künder, do de heroldo:
Schlafenszeit ist um, bumm, bumm. La dormotempo estas pasinta, bum,
bum...) Vokoj do, kiuj vekigu la dormemulojn, kaj dormuloj estis por li
personoj, kiuj ankoraŭ ne atingis konscion pri si mem, Marut
do elsendis vokojn por vekigi la memkonscion en la homoj. Se oni scias
tion, estas pli facile ekkoni, kial Traven nomiĝis ankaŭ Hal Croves.

Unua ĉapitro
La trezoro, kiun trovi laŭ vi
ne indas la penon de vojaĝo, ĉu?
Tio estas la vera trezoro, kiun laŭ vi
serĉi via vivo ŝajne estas tro mallonga!
La brilanta trezoro, kiun opinias vi,
troviĝas sur la alia flanko!
1
La
benko, sur kiu sidis Dobbs, laŭordis neniel. Unu el la latoj estis
elrompita, kaj dua lato kurbiĝis malsupren, tial oni sufiĉe rajtigite
povis rigardi la sidadon sur ĝi puno. Ĉu li meritas tiun punon aŭ ĉu
oni maljuste alkroĉis lin tiun kondamnon, kiel la plej multajn
kondamnojn alkroĉatajn al iu, pri tio Dobbs en tiu momento ĝuste ne
pensadis. Ke li sidas maloportune, li verŝajne rimarkus nur tiukaze, se
iu demandus lin, ĉu li sidas bone sur la benko. La pensoj, kiuj okupis
la viron Dobbs, estis la samaj, kiuj okupas tiom da homoj. Estis la
demando: Kiel mi povas enspezi monon? Se oni jam havas iom da mono,
estas pli simple enspezi monon, ĉar oni povas investi ion. Sed, se oni
posedas nenion, estas malfacile kontentige solvi tiun aferon.
Dobbs
havis nenion. Oni povas trankvile diri, ke li havas malpli ol nenion,
ĉar li havis eĉ ne tutan kaj kompletan vestaron, kiu en limigitaj
cirkonstancoj povas esti rigardata kiel modesta komenca kapitalo.
Sed
kiu volas labori, tiu trovas laboron. Oni nur ne ĝuste venu al tiu, kiu
diras tiun frazon; ĉar tiu ne havas laboron por disdono kaj tiu ankaŭ
neniun povus nomi, kiu serĉas laboriston. Tial li ja uzas ĝuste tiun ĉi
frazon, por pruvi kiom malmulte li komprenas la mondon.
Dobbs
estus tirinta ĉarojn kun ŝtonoj, se li trovintus tian laboron. Sed eĉ
tiun laboron li ne ricevis, ĉar ĉeestis tro multaj, kiuj atendis pro
tiu laboro, kaj ĉar la indiĝenoj havis ĉiam pli da ŝancoj ricevi ĝin ol
fremdulo.
Ĉe angulo
de la Plaza ŝupurigisto havis sian altan feroseĝon. La ceteraj
ŝupurigistoj, kiuj ne povis pagi seĝon, kuris kun siaj kestetoj kaj
klapbenketoj kiel neĝmusteloj ĉirkaŭ la Plaza kaj lasis neniun en paco,
kies ŝuoj ne estis puraj kiel spegulo. Egale ĉu li sidis sur unu el la
multnombraj benkoj aŭ ĉu li promenis, oni ĉiam molestis lin. Do, eĉ la
ŝupurigistoj ne facile trovus laboron, kaj kontraŭe al Dobbs ili estis
kapitalistoj, ĉar ili havis ekipaĵon, kiu kostis almenaŭ tri pesojn.
Eĉ
se Dobbs estus havinta la tri pesojn, ŝupurigisto li ne povus fariĝi.
Ne ĉi tie inter la indiĝenoj. Blankulo ankoraŭ neniam provis purigi
ŝuojn surstrate. Ĉi tie ne. La blankulo, kiu en ĉifonoj kaj ĝismorte
malsate sidas sur benko de la Plaza, la blankulo, kiu almozpetas
aliajn, la blankulo kiu faras rompŝtelon, ne estas malestimata de la
ceteraj blankuloj. Sed, se li purigas botojn surstrate aŭ almozpetas ĉe
indiĝenoj aŭ portas glaciakvon en siteloj kaj vendas ĝin, li sinkas
estime profunde sub la plej kotan indiĝenon kaj malsatmortas tamen. Ĉar
neniu blankulo akceptus lian laboron, kaj la neblankuloj rigardus lin
kiel nedecan konkuranton.
Sur
la blankan feroseĝon ĉeangulan sidiĝis sinjoro en blanka kostumo, kaj
la purigisto ekpoluris ties brunajn ŝuojn. Dobbs ekstaris, lante
promenis transen al la seĝo kaj diris kelkajn mallaŭtajn vortojn al la
sinjoro. La sinjoro apenaŭ rigardis supren, metis manon en
pantalonpoŝon, eligis peson kaj donis ĝin al Dobbs.
Momenton
staris Dobbs tute perpleksa, tiam li reiris al la benko. Li kalkulis
ricevi nenion aŭ eble dek centavojn. Li tenis la manon en la poŝo kaj
karesis la peson. Kion fari per ĝi? Tago- kaj vespermanĝon aŭ du
tagmanĝojn aŭ dek pakaĵojn da cigaredoj Artistas, aŭ kvinfoje glason da
laktokafo kun Pan Frances, kiu estas kutima bulko.
Post
certa tempo li forlasis la benkon kaj migris la kelkajn stratojn
malsupren al la hotelo Oso Negro. La hotelo propre estis nur Casa de
Huespedes, portempe loĝiga domo. En la antaŭa fronto troviĝis en unu
flanko la magazeno kun ŝuoj, ĉemizoj, sapo, sinjorinaj subvestoj kaj
muzikiloj; je la alia flanko estis magazeno kun dratmatracoj, faldeblaj
kuŝseĝoj kaj fotografaj aparatoj. Inter tiuj du magazenoj troviĝis la
larĝa domtrairejo, kiu kondukis al la korto. En la korto troviĝis la
disfalemaj kaj putraj lignobarakoj, kiuj formis la hotelon. Ĉiuj tiuj
barakoj havis malgrandajn, malvastajn mornajn senfenestrajn ĉambretojn.
En ĉiu ĉambreto staris kvar ĝis ok litoj. Sur ĉiu lito kuŝis malpura
kuseno kaj malnova trivita lanokovrilo. Lumo kaj aero por la ĉambroj
venis tra la pordoj, kiuj ĉiam estis malfermaj. Spite tion la ĉambroj
ĉiam estis mucidaj, ĉar ili ĉiuj situis sur la ebena tero kaj tial la
suno povis enpenetri nur ioman distancon en ĉiun ĉambreton.
Aerotrablovo same ne ekzistis, ĉar la aero en la korto estis senventa.
Tiun aeron la klozetoj, kiuj ne havis gargarilojn, ankoraŭ pli
malbonigis. Krome brulis meze de la korto tage kaj nokte lignofajro,
sur kiu staris grandaj ladokonservujoj, en kiuj oni kuiris lavaĵojn,
ĉar en la hotelo troviĝis ankaŭ la lavejo de ĉino.
Maldekstre
domtraireje, antaŭ ol oni venis en la korton, estis ĉambreto, en kiu
sidis la domvartisto. Dua ĉambro, tuj apud tiu akceptejo, estis ĝis
supre fermita per dratreto. Ĉi tie kuŝis konservataj sur la bretaroj la
kofroj, kestoj, paketoj kaj kartonujoj de la hotelgastoj. Jen kuŝis
kofroj de homoj, kiuj eble nur nokton dormis ĉi tie; ĉar kelkaj de la
kofroj kaj kestoj estis kovritaj per multe da polvo. La mono, kiun la
gasto havis, sufiĉis ĝuste nur por nokto. Je la sekva mateno la viro
dormis ie ekstere kaj ankaŭ la sekvajn noktojn. Iutage li tiam revenis,
prenis ĉemizon aŭ pantalonon aŭ iun alian bezonaĵon el la kofro, fermis
ĝin kaj redonis ĝin por plia konservado. Kaj iutage la viro tiam
ekvojaĝis. Ĉar li ne havis monon por trajno aŭ ŝipo, li devis migri
piede kaj ĉe tio ĝenus lin lia kofro. Nun la viro eble estis en Brazilo
aŭ delonge mortinta je soifo en dezerto aŭ ĝangalvoje malsatmortinta aŭ
mortbatita.
Post
jaro, kiam la konservejo por la kofroj estis plenpakita per pakaĵoj,
tiel ke la aĵoj de la novaj alvenintoj ne plu enmeteblis, la
hotelposedanto komencis reordigadon. Je la aĵoj troviĝis kelkfoje
notfolieto kun la nomo de la posedanto de la kesto aŭ de la kartonujo.
Okazis, ke la viro forgesis la nomon, kiun li donis tiam, kaj ĉar li
ŝanĝis intertempe sian nomon, li nun ne povis repostuli sian kofron,
ĉar li ne povis rememori pri lia tiama nomo. Li certe povis priskribi
la kofron. Jen la domvartisto demandis pro la nomo, kaj ĉar la nomo ne
estis identa kun la folieto pikita per pinglo sur la kofron, la kofro
ne estis redonita al li.
Ofte
la notfolieto kun la nomo estis defalinta. Kelkfoje li estis markita
nur per kreto, kiu forviŝiĝis. Iafoje la domvartisto en la hasto
forgesis demandi pro la nomo kaj skribis nur la litnombron kun blua
krajono sur la kartonujon. Sed la litnombron la posedanto de kartujo
neniam sciis, kaj se li estus sciinta ĝin, li apenaŭ retenus ĝin en la
memoro. Dato estis donita neniam.
Estis
do neniam konstatebla, kiom longe kuŝis kesto aŭ kofro ĉi tie en la
konservejo. La daŭro de la konservotempo estis prijuĝata laŭ la alto de
la polvotavolo, kiu estis sur la aĵoj. Kaj laŭ tiu ĉi alto la
hotelposedanto povis diri tre precize, kiom da semajnoj jam kuŝadis tiu
kofro aŭ tiu sukersako. La konservado kostis nenion. Sed, se la ĉambro
fariĝis tro plenŝtopita, la aĵoj, kiuj montris la plej altan
polvotavolon, venis eksteren. La posedanto traserĉis la enhavon kaj
ordigis ĝin. Plej ofte estis ĉifonoj. Okazis malofte, ke oni trovis iun
valorplenan aĵon en kofro; ĉar tiu, kiu havas valoraĵojn, ne tranoktas
en Oso Negro, aŭ li pasigis tie nur unu nokton. Tiujn ĉifonojn la
hotelbaraka posedanto donacis tiam al ĉifonitaj hotelgastoj
almozpetantaj pri ili aŭ al aliaj ĉifonitaj homoj ĵus preterirantaj.
Tiel estas ja en la mondo, ke neniu pantalono povas esti tiom ĉifonita,
neniu ĉemizo tiom trivita, neniu boto tiom tratretita, ke ne iu
troviĝus, kiu rigardas tiun pantalon aŭ tiun ĉemizon ankoraŭ kiel tre
bona; ĉar neniu homo surtere povas esti tiom povra, ke ne alia supozus
sin ankoraŭ pli malriĉa.
Dobbs
havis neniun kofron, kiun li povus doni por konservado, eĉ ne
kartonujon aŭ papersakon. Li ne estus sciinta, kion enmeti en ĝin; ĉar
ĉion, kion li posedis, li portis en siaj pantalonpoŝoj. Jakon li ne
havis jam monatojn.
Li
eniris en la ĉambreton de la domvartisto. Tiu ĉambro en la antaŭfronto,
troviĝanta en la ĉefa enirejo, efektive havis giĉetan breton, sed neniu
uzis ĝin, eĉ ne la domvartisto mem. Sur tiu ĉi giĉeta breto, proksime
antaŭ la ŝovebla fenestro, staris akvobotelo kaj kruĉeto el fajenco.
Tio estis la komuna akvobotelo por ĉiuj hotelgastoj. En la dormĉambroj
mem ne estis akvo kaj ne akvobotelo. Kiu estis soifa, tiu devis veni al
la ĉi-tiea giĉeta fenestro por trinki. Kelkaj spertaj gastoj, precipe
tiuj, kiuj nokte ofte eksoifis, prenis vakan tekilbotelon poste
plenigitan per akvo en la dormĉambrojn.
La
domvartisto estis ankoraŭ tute juna viro, apenaŭ dudekkvin jarojn aĝa.
Li estis malgranda kaj magra kaj havis longan pintan nazon. Lia servo
etendiĝis de morgaŭ matene je la kvina ĝis vespere je la sesa. Vespere
je la sesa la domvartisto komencis sian noktoservon. Ĉar la hotelo tage
kaj nokte seninterrompe malfermis, ne tiom pro la trajnoj, kiuj nokte
nur alvenis, se ili malfruiĝis, sed multe pli pro tiuj laboristoj, kiuj
ĉi tie dormis en la hotelo kaj kiuj havis okupon en la restoracioj aŭ
en aliaj negocaj branĉoj, kie la labortempo finiĝis tre malfrue en la
nokto, kelkfoje nur antaŭmatene.
Tage
kaj nokte oni vekis iujn en la hotelo, ĉar ĉiam estis iuj, kiuj devis
ellitiĝi je iu ajn tempo, ĉar ili devis iri al laboro. Tie dormis
privataj noktogardistoj, bakistoj, asfaltfaristoj, stratpavumistoj,
gazetvendistoj, panportistoj kaj anoj de profesioj, kiuj tute ne lasas
priskribi sin per unu vorto. Multaj el tiuj homoj estus povintaj
lupreni privatan loĝejon, kie ili pli bone kaj pli pure estus
dormintaj, kaj ne estus en komuneco kun nekonatoj, fremduloj kaj
vagabondoj. Sed pro la vekado, pro ilia ĝustatempa laborkomenco, ili
loĝis ĉi tie en la hotelo, kie ili povis fidi pri tio, ke oni ĝuste en
tiu minuto vekas ilin, kiun ili diris. Ambaŭ domvartistoj estis tre
diligentaj homoj. Venis ĉiutage novaj gastoj kaj malnovaj foriris.
Alternoj okazis ĉiutage. Ĉiuj nacioj estis prezentataj, preteriris
blankaj, flavaj, nigraj, brunaj, ruĝbrunaj vizaĝoj la giĉeton. Sed la
domvartisto, kiu deĵoris, sciis ĉiam, ĉu la viro pagis aŭ ne. Se li
dubis, li rigardis tuj en la libron kaj persekutis la viron per la
okuloj tra la fenestro, kiu kondukas al la korto, por scii en kiun
ĉambron li kuras.
Ekzistis
ankaŭ kelkaj tute malgrandaj ĉambroj, en kiuj estis nur unu lito,
relative larĝa kaj kun matraco. La matraco estis ja tre dura, sed la
gastoj ne estis dorlotitaj. Tiuj ĉambroj estis destinitaj por du
personoj kaj kostis por ĉiu persono peson. Estis ĉambroj, kiujn uzis
tiuj, kiuj venis kun ino. Ankaŭ por kelkaj inoj kaj knabinoj ekzistis
kelkaj barakoj, kun pluraj fiksitaj litoj, kiuj kostis kvindek
centavojn.Tiuj ĉambroj havis du pordojn, sed la pordoj ne estis
fermeblaj kaj pendis tiel oblikve en la hinĝoj, ke oni eĉ ne ĝuste
povis fermi ilin. La litoj de la virinaj unuopaj gastoj tamen havis
moskitoretojn, sub kiuj la inoj povis kaŝiĝi kaj senvestiĝi. Precipe la
knabinoj de simpla deveno kaj la indiĝenaj knabinoj havas mirigan
lertecon sub tiuj retoj vesti kaj malvesti sin, kaj sub ili pasigi tiel
nevidate la nokton, kvazaŭ ili estus interne de la masonitaj muroj de
domo. Plej ofte estis kuirejaj knabinoj el la restoracioj, kiuj loĝis
ĉi tie.
La viroj
multe tro multe devis okupiĝi pri la propraj aferoj, porpovi zorgi sin
pri la junulinoj. Kaj la junulinoj loĝis en tiu hotelo, kie ĉio estis
tiel malferma kaj nefermita, kiel apenaŭ imageblas, pli sekure ol en
kelkaj aliaj lokoj, kiuj estas prezentataj kiel „Bona familia hotelo“.
La ĉifonitaj viraj hotelgastoj estus mortbatintaj la viron, kiu
kuraĝintus enŝteliĝi ĉe la junulinoj por fari tie iun stultaĵon.
Estis
gastoj ĉi tie, kiuj ĉi tie loĝis jam du, tri, ja eĉ kvin jarojn. Ĉar
ili ĉiam havis la saman dormlokon, kaj loĝis en la sama angulo, ili
propradire loĝis same tiel pure kiel en privata domo. Nur la
dormkunuloj kompreneble plej ofte alternis ĉiunokte. Sed okazis, ke
sufiĉe da daŭraj gastoj kuniĝis, kiuj plenigis tutan ĉambron por si. La
vivo por la viroj estis multe pli libera ol en privata domo. Ili povis
veni, kiam plaĉis al ili, sen kolerigi la dommastrinon, ili povis
foriri laŭplaĉe sen tio, ke iu okupus pri ili, kaj kiam ili hejmvenis
peze ŝarĝiĝinte, des pli neniu okupus pri ili.
Ŝrankoj
ne estis en tiuj du ĉambroj. La vestojn oni pendigis al najloj, kiuj
estis batitaj en la lignajn vandojn. Kelkaj gastoj, kiuj jam pli longe
ĉi tie loĝis kaj havis laboron, pakis siajn dimanĉajn vestaĵojn en
lignokeston, kiun ili povis fermi per pendoseruro. Aliaj faris kovrilon
el saktolo, por gardi siajn aĵojn kontraŭ polvo. Pliaj aliaj zizage
tiris ŝnuregon trans siajn pendigitajn vestojn, tiel firme, ke unuopa
pantalono nur tre malfacile eltireblas. Oni ŝtelis malofte ion; ĉar, se
iu portis ion sub la brako, la domvartisto rigardis lin misfide, kaj se
la domvartisto eĉ konis la pantalonon kaj sciis, ke ĝi apartenis al
alia, la fripono tute ne estus traveninta. La domvartistoj konis la
pantalonojn kaj jakojn de siaj gastoj sufiĉe bone. La domvartisto sidis
sen multe da libera loko en sia ĉambro, ĉar la ejo estis plenpakita per
ĉiuj eblaj aĵoj. Malgrandaj paketoj, kartonujetoj, tute malgrandaj
retikuletoj kaj tiaj aĵoj, kiuj apenaŭ indis la penon, por ke oni
malfermu pro ili la dratkaĝon, ĉar ili estis transdonitaj nur por
mallonga tempo ĉi tie. Oni volis transpreni ilin post duona horo, aŭ
iam tiam. Plej ofte oni vere transprenis ilin je la interkonsentita
tempo, sed kelkfoje ili kuŝis eĉ semajnojn ĉi tie kaj estis forgesitaj
de la posedanto, kiu subite forvojaĝis, eble kiel maristo ĝis la
kontraŭa fino de la mondo. Se ŝipo ĝuste elveturis kaj mankis ŝipanoj,
oni kunprenis tiun, kiu plej rapide estis preta foriri kaj lasis ĉion
post si, kiu foriris tuj de tie, kie li ĝuste staris.
Plie
en la malvasta ĉambro estis ankoraŭ alta bretaro kun mantukoj, sapo kaj
lavtukoj el basto por la bangastoj. Oni povis nur duŝi. Ĉiu duŝado
kostis dudek kvin centavojn. La akvo estis frida kaj tre rara. Krome
tie staris bretaro por leteroj kaj diverspecaj paperoj. Ĉio estis
polvkovrita.
Fine tie
troviĝis ankoraŭ monŝranko. En tiu oni konservis la valoraĵojn de la
gastoj, kiujn dormgastoj transdonis: mono, horloĝoj, ringoj kaj
aparatoj, kiuj estis valoraj. Inter tiaj aparatoj estis kompasoj,
kampmezuriloj kaj similaj aĵoj, kiujn geologoj aŭ oro- aŭ
arĝentoserĉistoj bezonis. Ankaŭ tiaj homoj, kiuj havis tiajn aparatojn,
ofte tre enmizeriĝis kaj fine albordiĝis ĉi tie kiel dormgastoj. Ankaŭ
fusiloj, revolveroj, kaj fiŝkaptiloj ĉi tie pendadis.
Antaŭ
li sur la malgranda angulo de la tablo, kie restis ankoraŭ loko libera
de paperoj, paketoj, kaj skatoloj, kuŝis la granda libro por fremdaj
gastoj. Ĉi tien oni enskribis ĉiun hotelgaston. Nur la familian nomon,
la litnumeron kaj la pagitan sumon. Kiel la gasto krome nomiĝis, kiun
naciecon li havis, kiun profesion, kiun celon, kaj de kie li venis, ĉio
ĉi tute ne interesis la hotelposedanton. Ankoraŭ pli malmulte
interesiĝis la polico por tio, kiu neniam venis por rigardi en la
libron. La libro interesis en la plej bona kazo iam la publikan
estraron por la kolektado de impostoj, se la hotelposedanto volis
pruvi, ke oni taksis liajn enspezojn tro altaj. Nur tie, kie multaj
superfluaj oficistoj estas survoje kaj pagataj de la ŝtato, la polico
zorgas sin pri ĉiu aferaĉo kaj volas scii ĝis la koloro de unuopa haro
de papilo, kiu estas la hotelgasto, de kie li venas, kion li volas fari
ĉi tie kaj kien li intencas foriri. La oficistoj alie ja ne scius, pri
kiu ili okupiĝu, kaj la impostpagistoj baldaŭ eltrovus, ke oni ne
bezonas ilin.
Dobbs envenis al la domvartisto, metis peson sur la tablon kaj diris: „Lobbs, por du noktoj.“
La
domvartisto foliumis en la libro , ĝis li trovis malplenan liton,
skribis la nomon „Jobbs“, ĉar li ne bone komprenis lin kaj estis tro
ĝentila por demandi plian fojon, kaj tiam aldonis: „Ĉambro sep, lito
du.“
„Bone“,
diris Dobbs kaj foriris. Li estus rajtigita tuj sterni sin, la reston
de la posttagmezo, la tutan nokton, la tutan duan tagon, la duan nokton
kaj la tutan antaŭtagmezon post la dua nokto ĝis la 12-a horo, se li
volus tion. Sed li estis malsata kaj devis ĉasi aŭ fiskapti ion.
Sed
la fiŝoj ne tiom simple mordis la hokon. Tiam li vidis iri antaŭ si
sinjoron en blanka kostumo. Li atingis lin, murmuris ion, kaj la
sinjoro donis kvindek centavojn al li.
Kun
tiuj kvindek centavoj Dobbs por la unua iris al ĉino, por tagmanĝi.
Tagmezo longe estis pasinta, sed estis ĉiam tagmanĝo ĉe ĉino, kaj se
estas jam tro malfrue, ke oni povu nomi ĝin ankoraŭ Comida Corrida,
tiukaze oni nomas la saman manĝon simple Cena, kaj tio estas tiukaze la
vespermanĝo, ankaŭ tiam, se horloĝo de la katedralo ĵus batis la
kvaran. Tiam Dobbs iom ripozas sur la benko, kaj fine li pensis pri
kafo. Li ĉasiris denove certan tempon vane, ĝis li ekvidis sinjoron en
blanka kostumo. Kaj la sinjoro donis al li kvindek centavojn.
Arĝentomoneron.
„Hodiaŭ
mi bonŝancas pri sinjoroj kun blankaj kostumoj“, diris Dobbs kaj iris
al la ronda kafostando je la flanko de la Plaza de la Libertad, kiu
estis plej proksima al la dogan- kaj pasaĝerhaveno.
Li
sidiĝis sur la altan koktelejseĝon kaj mendis glason da kafo kun du
kornbulkoj. La glaso estis plenigita je tri kvaronoj kun varmega lakto
kaj tiam kun surverŝita nigra varmega kafo ĝis la glaso estis plena ĝis
la rando. Tiam oni metis la sukerujon antaŭ lin, la du belajn brunajn
kornbulkojn kaj glason kun glacia akvo.
„Kial
vi banditoj jam denove altigis la prezon je kvin centavoj?“ demandis
Dobbs, ĉe tio li enmiksis turnmove la monteton da sukero, ŝutinte ĝin
en sian glason.
„La
elspezoj estas tro altaj“, la kelnero diris, dume li pikadis per
dentpurigilo en sia buŝo kaj tiam enuigite apogis sin al la
koktelbaraĵo..
Dobbs
nur tial demandis por diri ion. Kvankam por li kaj lia speco tio estis
grava afero, ĉu la kafo kostas 15 aŭ 20 centavojn, sed li ne ekscitiĝis
pri la pliigo de la prezo. Se li povis havigi al si 15 centavojn, li
povis havigi ankaŭ dudek centavojn, kaj se li ne povus kunigi dudek da
ili, tiukaze mankus ankaŭ la 15 centavoj. Fakte estis do tute egale.
„Mi
ne aĉetas lotojn, damne, lasu min fine en paco“, li vokis al la
indiĝena knabo, kiu jam dum kvin minutoj svingis la longajn sveltajn
flagojn de la loteriaj biletoj antaŭ lia nazo.
Sed la knabo sin ne lasis rifuzi tiom facile.
„Tio estas la loterio de la ŝtato Michoacan. La plej alta gajno faras sesdek mil pesojn.“
„Foriĝu finfine, vi rabisto, mi ne aĉetas lotojn.“ Dobbs trempis sian kornbulkon en la kafon kaj ŝovis ĝin en la buŝon.
„La tuta loto estas nur dek pesoj.“
„Filo de hundo, mi ne havas dek pesojn.“
Dobbs volis trinki gluton da kafo, sed la glaso estis tro varmega, li ne povis teni ĝin en la mano.
„Jen prenu do kvaronan, tio estas du pesoj kaj kvindek.“
Dobbs
tre lerte manovrigis la glason al la buŝo. Sed kiam li nun ĵus volis
trinki, li bruligis siajn lipojn, tiel, ke li rapide devis remeti la
glason, ĉar la glaso pro la longa atendado ankaŭ sur la fingroj fariĝis
tro varmega.
„Se vi nun ne tuj foriĝas al al diablo kun viaj ŝtelitaj lotoj, mi verŝos la akvon kontraŭ vian vizaĝon.“
Dobbs
diris tion ĉifoje kolera. Ne pro kolero pri la negoce fervora knabo,
sed des pli pro la kolero , ke li bruligis sian langopinton. Al lia
lango li ne povis turni sian koleron, ankaŭ ne al la kafo, kiun li
zorgeme gardis kontraŭ elverŝiĝo. Tial li turnis sian koleron kontraŭ
la knabon.
La knabo
ne estis tre impresita. Li estis kutimiginta al tiaj eksplodoj de
kolero. Li estis ankaŭ bona komercisto, kiu konis siajn klientojn. Kiu
je tiu tempo trinkas kafon kaj al tio povas manĝi du bulkojn, tiu
kapablas aĉeti ankaŭ loterian bileton plej favore al la ŝtato Michoacan.
„Tiukaze
prenu do nur dekonan, señor. Kostas nur unu peson.“. Dobbs prenis la
akvon kun la glacia akvo kaj strabis ĉe tio al la knabo. La knabo vidi
ĝin, sed ne foriris de sia loko.
Dobbs
trinkis gluton. La knabo svinĝadis ĉe tio siajn flagecan faskon kun la
lotoj antaŭ lia nazo. Kun subita movo Dobbs verŝis la akvon sur lian
vizaĝon, kaj la lotoj gutis pro akvo.
Sed
la knabo ne estis kolera pri tio. Li ridis nur, skuis la akvon el la
lotoj kaj per duono de mandorso forigis la akvon de sia ĉifonita
ĉemizo. Tiun akvoelverŝon li rigardis kvazaŭ pli kiel unuan amikecan
preparon de negoco, ol kiel signon de nepacigebla malamikeco. En lia
kapeto la opinio foje fiksiĝis, ke tiu, kiu povas pagi glason kun
laktokafo kaj povas manĝi du kornbulkojn aldone, devas aĉeti loton, por
denove enspezigi la ekestintajn kostojn per loteria gajno.
La
plej granda glaso rilate la enhavon iam malpleniĝas. Dobbs eldevigis la
lastan guton, kiu iel eligeblis, sen devi rompi la glason. Finfine
ankaŭ la lasta ereto de la belaj kornbulkoj estis surpikita, kaj Dobbs
donis pagante sian kvindekon. Li ricevis dudek centavojn kiel
malgrandan arĝentan moneron.
Nur tion la knabo ŝajne atendis.
„Aĉetu
do duonon de la Monterrey-loterio, señor. Tio kostas nur dudek
centavojn. La plej granda gajno estas dudek mil pesoj. Jen prenu tion.“
Dobbs
pesis la arĝentmoneron en la mano. Kion li faru kun ĝi? Ĉu aĉeti
cigaredojn? Li havis ĝuste nun post la kafo neniun emon al cigaredoj.
La loteriloto estus disipo forĵeta. Almenaŭ for estas for. Kaj oni
povis esperi kelkajn tagojn. Ja ne daŭris multajn monatojn, sed ĉiam
nur kelkajn tagojn ĝis okazas la tirado.
„Nu, donu do vian loton, hundido. Nur por ke mi ne plu devu vidi vin kun viaj lotoj.“
Kun
rapida servopreteco la malgranda komercisto ŝiris la dudekonon de la
flageca lotaro. Estis tute minca papero. Tiom minca, ke la presitaĵo
sur la dorsa paĝo estis same tiom forta kiom sur la antaŭa paĝo.
„Tio estas tre bona numero, señor.
„Kial do vi ne ludas ĝin mem?“
Mi ne havas la monon por tio. Jen la loto. Mi tre dankas al vi, señor. Honorigu min ankaŭ venontan fojon.“
Dobbs
enpoŝigis la loton sen rigardi la numeron. Tiam li foriris por bani.
Tio estis longa vojo. Eksteren de la loko, longan distancon post la
cemeterio. Tiam malsupren de la monto al la rivero. Antaŭ ol oni venis
tien, oni devis salti trans kanalojn kaj flakojn kaj vadi tra marĉaj
lokoj.
En la akvo jam
svarmis dekoj da indiĝenoj, tiel kiel blankuloj starantaj sur la sama
socia rango kiel Dobbs, kiuj vivis de tio, kion aliaj lasis fali.
Bankalsonojn havis neniu. Sed ankaŭ neniu ĉeestis, kiu afliktiĝus pri
tio. Iris eĉ inoj kaj knabinoj ĉi tien, kiuj ne rigardis tion kiel ion
precipan, ke la viroj ĉi tie banis tute nevestitaj, kaj kiuj ankaŭ ne
pensis publike ofendiĝi pro tio. Kompreneble, la noblaj usonaj aŭ
eŭropaj damoj rigardus tion sub ilia digno preteriri ĉi tie. Tiuj
staris supre sur la deklivo kaj sur la balkonoj kaj en la fenestroj de
siaj domoj kun bonaj prismaj binokloj kaj observis la banantajn. La
damoj, kiuj ne ĉi tie loĝis, sed sur la alia flanko de la avenida
hidalgo, en la kolonio Guadelupe kaj en la aliaj kolonioj, tiuj lasis
inviti sin al teo de damoj ĉi tie loĝantaj. Ĉiu damo kunprenis sian
prismobinoklon, por – por rigardi la vastan pejzaĝon de supre. Ĉar la
elvidaĵo de ĉi tie estas rigardinda. Tial la kolonio cetere havis la
nomon Colonia Buena Vista.
La
banado estis refreŝiga, kaj Dobbs ŝparis dudek kvin centavojn, kiujn li
devintus pagi por la duŝbano en la hotelo. Sed ankaŭ la banado tamen
havis siajn ombrajn flankojn. Jen la gigantaj kankroj, kiuj sidas en la
ŝlimo. Kaj tiuj paguroj pensis de tempo al tempo, ke la piedfingroj de
la bangastoj estas bona viando, kiu ne malestimendas. Tia pinĉo
dolorigis diable, se tia bona olda elkreskinta paguro forte kaptis iun
piedfingron kaj volis formarŝi kun ĝi.
La
rivero dispartiĝis ĉi tie en multajn brakojn. Je unuopaj bordoj sidis
la kankrofiŝistoj . Estis peniga negoco, kiu entrepreneblis nur de iu,
kiu havas senfinan paciencon.
La
kankrofiŝistoj estis plej ofte indiĝenoj aŭ tre povraj mestizoj. La
logaĵo estis malnova fetoranta viando. Ju pli ĝi fetoris des pli pli
bone tio estis. Oni surpikis grandan viandobulon sur fiŝkaptilan hokon,
kiu estis fiksita je tre longa ŝnuro. Tiam oni ĵetis la viandobulon tre
foren en la riverbrakon.
Ĉie
tie la bulo kuŝis dum sufiĉe longa tempo. Nun la fiŝisto komencis tre
tre lante retrotiri la ŝnuron al si, tiel malrapide, ke oni apenaŭ
vidis ĝin. Daŭris eternecon ĝis la hoko kun la bulo denove estis
ĉeborde. Tiam la ŝnuro plu estis lante eltirita sur la malalte
leviĝantan ŝliman bordon. Ses- ĝis dekfoje estis vane. Oni devis denove
elĵeti la hokon, ofte kun nova viandobulo, ĉar la antaŭa estis
formanĝita, por tiam denove kun senfina pacienco retrotiri ĝin.
La
kankroj per la pinĉilo kaptis firme la sekan viandon kaj tenis tiom
kramfe la viandobulon, ke ili lasis eltiri sin tiel, ĉar ili ne volis
redoni ĝin. Se oni tiris tro rapide la kankron, ĝi ne povis tiom rapide
sekvi aŭ ĝi eksuspektis ion kaj delasis de la bulo. Ofte ĝi kaptis la
bulon tiom forte, ke ĝi forpinĉis ĝin de la hoko, kaj tiukaze venkis la
kankro.
Paciencaj
fiŝistoj bone enspezis ĉiutage, ĉar kelkaj el la kankroj pezis duonon
aŭ trikvaronon de kilogramo, kaj la restoracioj pagis bonajn prezojn,
ĉar la viando estas tre sopirata de franduloj.
Kiam
Dobbs observis la fiŝistojn ĉe la laboro, li pensis, ke tio ne estus
negoco por li. Li ne havus la paciencon, kiu necesus por tio. Iu
senpripensita hasta moveto lasus foriri la predon. Tiu kankrokaptado
postulis trankvilon de la nervoj, kiun Dobbs, plenkreskinta en la
tumulto de usona urbego, ne povis provizi, eĉ ne tiukaze, se li estus
ricecvinta por ĉiu kankro kvin pesojn.
Li
iris ŝanceliĝante reen en la urbon. La banado kaj la migrado faris lin
malsata, kaj li devis zorgi pri tio kiel havigi vespermanĝon. Denove
estis vane dum certa tempo, kaj li devis akcepti kelkajn embarasigajn
rimarkojn kaj gluti ilin. Sed oni fariĝas dikhaŭta, se oni estas
malsata kaj se oni ne vidas alian eblon por ricevi vespermanĝon.
Fine
li vidis sinjoron en blanka kostumo. Li pensis, rilate sinjorojn kun
blankaj kostumoj, mi hodiaŭ bonŝancas, mi provu do denove. Kaj li bone
divenis. Estis kvindek centavoj, kiuj sufiĉis por la vespermanĝo.
Post
la vespermanĝo kaj post laŭa ripozo sur la benko, li pensis, ke estus
tute bone, se li havus iom da mono en la poŝo, ĉar oni ja neniam scias,
kio povas okazi. Pri tiu mono li ne pensis sen iu instigo, sed la penso
ekaperis, kiam li vidis preteriri sinjoron en blanka kostumo transe sur
la alia flanko de la Plaza. Li tuj iris rekte al li.
La
sinjoro ankaŭ efektive metis manon en poŝon kaj eligis kvindekon. Dobbs
volis kapti ĝin, sed la sinjoro firmtenis sian kvindekon. Tiam li diris
tute seke: „Aŭskultu foje, knabo mia, tian nekredeblan impertinentecon
mi travivis ankoraŭ neniam en mia tuta vivo, kaj se iu rakontus tion al
mi, mi ne kredus tion.“
Dobbs
staris tute perpleksa. Io tia ankaŭ al li ankoraŭ neniam okazis, ke iu
tiom longe paroladis al li. Li ne sciis ĝuste, ĉu li plu staru aŭ ĉu li
forkuru. Sed ĉar li ankoraŭ nun vidis la kvindekon en la mano de la
sinjoro, li havis la impreson, ke tiu kvindeko pli- malpli frue tamen
estos destinita por li, kaj ke la sinjoro volis havi nur la plezuron,
ĉe tio povi alkroĉi predikon. La predikon mi ja por la kvindeko tute
bone povas kunaŭskulti, mi ja ne devas fari ion gravan, diris Dobbs al
si. Kaj tiel li restis trankvile staranta.
„Hodiaŭ
posttagmeze vi rakontis al mi“, la sinjoro nun daŭrigis, „ke vi ankoraŭ
ne manĝis. Tial mi donis peson al vi. Tiam mi trovis vin denove, kaj vi
diris, ke vi ne havas dormmonon, pro tio mi donis al vi kvindek
centavojn. Iom pli poste denove vi venis kaj diris, ke vi ankoraŭ ne
vespermanĝis, kaj mi donis al vi ankoraŭfoje kvindekon. Nun diru al mi
la sekvan, por kio vi do nun ankoraŭ volas havi monon?“
„Por morgaŭ matene por la vespermanĝo“, diris Dobbs spiritprete.
La
sinjoro ridis, donis al li la kvindekon, kaj diris: “Tio estas la lasta
fojo, ke mi donas ion al vi. Nun iru foje ankaŭ al alia, kaj ne ĝuste
ĉiam al mi. Tio ektedas min.“
„Pardonu
do, sinjoro, mi ne sciis, ke vi estis ĉiam la sama. Vian vizaĝon mi
neniam rigardis, tion mi vidas nun la unuan fojon. Sed mi ekde nun mi
ne revenos.“
„Por ke
vi ankaŭ kun certeco plenumu vian vorton, kaj ne plu molestu min, mi
volas doni al vi ankoraŭ plian kvindekon, por ke vi havu morgaŭ ankaŭ
la tagmanĝon. Sed ekde tiam bonvolu, mi tre petas, mem zorgi por via
vivtenado, sen mia kunagado.“
„Jen
do ankaŭ tiu ĉi fonto estas elĉerpita“, diris Dobbs al si. Kaj li
konkludis, ke estus pli bone iom retiriĝi al la kamparo kaj rigardi
kiel statas tie.
La historio pri la Mino de l' Verda Akvo
Eltiraĵo el B. Traven "La trezoro de l' Sierra Madre"

Ĉu vi konas la historion pri la Mino de l' Verda Akvo en Nov-Meksiko? “ demandis Howard. „Tiun vi certe ne konas. Sed mi konas Harry Tilton , kiu ĉeestis kaj de kiu mi eksciis la historion. Jen bando el kvindek viroj ekiris por serĉi oron. Ili ne iris tute blindaj. Jen malnova onidiro, ke en valo estas riĉa oromino, kiu estis trovita de la malnovaj meksikanoj kaj ekspluatita kaj kiun pli malfrue forprenis la hispanoj de ili, post kiam oni devigis perfidi la lokon de la mino la indiĝenojn per teruraj torturadoj, per elŝirado de la lango, per ekborado de la kapo, kaj per pliaj tiaj kristanaj ampruvoj.
Proksime ĉe la mino estis tuta malgranda lago, kiu kuŝis en rokolito.
Kaj la akvo de la lageto estis verda kiel smeraldo. Tial oni nomis la
minon La Mina del Agua Verde, La Mino de l' Verda Akvo. Estis nekutime
riĉa mino. La oro etendiĝis pura en dikaj vejnoj. Oni devis ĝin simple
nur forpreni.
Sed la indiĝenoj estis kroĉintaj malbenon al la mino. Tiel asertis tion
la hispanoj, ĉar ĉiuj hispanoj, kiuj havis kontakton al la mino, rapide
mordis la polvon. Kelkaj pro serpentomordoj, aliaj per febro, aliaj per
teruaj haŭtmalsanoj aŭ per malsanoj, kies kaŭzo neniu povis klarigi.
Kaj iutage la mino estis malaperinta. Neniu homo plu videblis, kiu
tiutempe estis ĉe la mino.
Kiam la sendaĵoj ne plu venis kaj ankaŭ ne alvenis plu raportoj, la
hispanoj sendis ekspedicion al la mino. Kvankam la mino estis ekzakte
desegnita en la mapojn, kaj kvankam oni povis sufiĉe longe sekvi la
vojon, la mino ne plu troveblis. Sed estis tiom facile difini ĝian
situon. Jen la tri krutaj montpintoj, kiuj ĉiuj devas troviĝi en linio,
ĉar tiukaze oni estas sur la ĝusta vojo, kaj se kvara montpinto, kies
formo estas tre atentofrapa, ekmontriĝas kaj staras en certa angulo al
la linio, jen oni estas tiom proksime al la mino, ke oni ne plu povas
mistrafi ĝin. Sed kvankam oni serĉis dum monatoj, oni trovis nek la
minon nek la rokolagon. Tio estis en la jaro 1762. Tiu riĉa mino neniam
perdiĝis en la memoro de tiuj, kiuj interesiĝas pri orominoj.
Kiam la usonanoj anektis Nov-Meksikon, tuj denove viroj ekmarŝis por
serĉi tiun minon. Multaj ne revenis. Kaj tiuj, kiuj revenis estis
preskaŭ-idiotoj pro la vana serĉado kaj la halucinoj, kiujn ili havis
pro la vagado en tiu rokovalo.
Estis tiam meze de la okdekaj jaroj, mi supozas ke estis en la jaro
1886, ke denove iuj homoj ekiris por serĉi oron, ĝuste tiuj dekkvin
viroj. Ili havis duplikatojn de la malnovaj raportoj kaj kopiojn de la
malnovaj hispanaj mapoj. Tio pri la kvar montpintoj estis ja tiom
simpla. Sed ili kiel ajn ofte kaj kiel ajn precize povis uzi la
montpintojn kiel celdirekton, tamen de la mino estis videbla nenio. Ili
fosis kaj eksplodigis rokojn tie kaj tie, sed montriĝis eĉ ne spureto.
Ili laboris en taĉmentoj, ĉiu taĉmento triope, por povi rasti pli
grandajn ĉirkaŭaĵojn. Iliaj nutraĵoj fariĝis pli kaj pli malmultaj, sed
la viroj ne rezignis.
Iam malfrue posttagmeze taĉmento preparis sian vespermanĝon. La fajro
brulis, sed la kafo ne kuireblis, ĉar la vento, kiu fridetigis la
kruĉon, estis tro forta. Tial iu komencis meti la fajron pli profunde
en la teron. Kaj kiam li estis fosinta futon kaj duononn de futo, li
trovis oston. Li ĵetis la oston flanken sen rigardi ĝin pli precize,
kaj ŝovis nun la fajron en la truon, post la farado de trablovaj
kanaletoj.
Kiam la taĉmento tiam sidis ĉe la vespermanĝo, iu el ili hazarde prenis
la oston en la manon kaj pentris per ĝi en la sablo. Tiam lia najbaro
subite diris al li: 'Lasu min foje rigardi la oston.' Kaj post iom da
tempo li diris: 'Tio estas brakosto de homo. Nu, de kie la osto estas?'
La viro, kiu estis fosinta la truon, diris nun, ke li puŝis sur ĝin ĉe la fosado kaj tiris la oston el la sablo.
'Tiukaze tie devas kuŝi la tuta skeleto, kiel venu sola brakosto ĝuste ĉi tien?' diris la viro pripenseme.
Tiam jam estis malhele. Ili vualis sin en siajn kovrilojn kaj sternis sin por dormi.
Sekvatage diris tiu, kiu trovis la brakoston, mi nomu lin Bill, ĉar mi
ne scias lian nomon, jen do diris Bill: 'Tie, kie la brakosto estis
devas esti la skeleto. Nun en la nokto venis al mi penso. Mi demandis
min kiel la skeleto venis ĉi tien.
'Simple. Iu mortbatito, aŭ malsatmortulo', diris iu el ili.
'Tio kompreneble estas ebla', diris Bill al tio. Ĉi tie iradis ja
multaj. Sed mi ne supozas, ke oni ĝuste ĉi tie mortbatis ilin, aŭ ke
ili ĝuste ĉi tie malsatmortis. Envenis al mi nun la nura penso, ke la
mino pro sabloŝtormo aŭ per tertremo aŭ per per montfalo aŭ per io
simila estis ŝutkovrita. Kaj ĉar de la hispanoj neniu revenis, ili ĉe
tio estis kunŝutkovritaj. Ili estis ŝutkovritaj en la proksimo de la
mino. Kvankam tiu brakosto ankaŭ tute bone povas aparteni al iu, kiu
serĉis ĉie tie antaŭ ni kaj mortis ĉi tie, sed tute same bone eblas, ke
tiu ĉi brakosto apartenas al iu el la ŝutkovritaj hispanoj. Kaj se ĉi
tie kuŝas lia brakosto, kuŝas ankaŭ tute proksime lia skeleto. Kaj se
ni sekvas la skeleton, ni eble trovas ankaŭ la minon. Mi pensas, ke ni
foje fosu ĉi tie ĉe la fajrotruo.'
Ili fosis kaj trovis efektive la ceterajn partojn de la skeleto, pecon
post peco. Ili fosis plu en la cirklo kaj trovis duan skeleton. Ili
fosis plu en la direkto de la dua skeleto kaj venis sur trian. Kaj tiel
ili trovis la direkton, el kiu la montfalo aŭ tertremo venis. Ili
sekvis al la vojo kaj elfosis ilojn, kaj fine ili malkovris orbulojn,
kiuj evidente estis disipitaj.
'Ni havas la minon. Kion fari nun?' diris Bill. 'Ni voku la aliajn', diris unu el ili.
'Ke vi estas azeno, mi sciis ĉiam, diris la tria. 'Sed, ke vi estas tia
granda bovo, tion mi ne sciis. Ni bonkondute fermtenos la buŝon kaj
diros nenion. Ni reiros kun la aliaj post kelkaj tagoj. Kaj post kelkaj
semajnoj ni triope denove venos solaj ĉi tien kaj ekspluatos la minon.'
Pri tio ankaŭ la triopo konsentis. Ili kunkolektis la malmultajn
orbulojn kaj enpoŝigis ilin, por ke ili povu aĉeti bonan ekipaĵon por
tio. Tiam ili zorgeme ree ŝutkovris ĉion. Sed antaŭ ol ili povis kovri
ĉion, proksimiĝis alia . La viroj de la alia taĉmento misfide rigardis
la fosadon, kaj tiam diris unu el ili: ' He, vi buboj, kion vi ludas ĉi
tie? Ĉu vi volas deteni nin de la sankta meso?'
La triopo kontestis, ke ili trovis ion, kaj ke ili volis ludi trompi la
aliajn. Ekestis kverelo. Kaj kvazaŭ la aero estus forportinta la
paroladon de la unua taĉmento , alvenis en la sama horo ĉi tie du pliaj
taĉmentoj. La unua taĉmento kaj la dua, kiu surprizis la unuan, ĝuste
estis prokisme al la momento, kiam ili estos pretaj interkonsentiĝi
fari pakton, ĉe kiu la ceteraj tri taĉmentoj estis ekskludendaj, kiam la du aliaj taĉmentoj tie alvenis preskaŭ samtempe.
Nun kompreneble la dua taĉmento tuj retiriĝis de la preskaŭ preta pakto
kaj kulpigis la unuan taĉmenton pri perfido. Unu el la viroj estis
elsendita por voki ĉi tien ankaŭ la lastan taĉmenton. Kaj kiam ĝi estis
alveninta, oni interkonsiliĝis. Oni decidis pendigi la tri membrojn de
la unua taĉmento pro la intencita defraŭdo.
La tri viroj estis pendigitaj. Neniu protestis, ĉar forfalis tri
pretendataj partoj, kiuj nun estis dispartigendaj inter la ceteraj
dekdu viroj.
Tiam oni eklaboris kaj malfermis la minon. Estis efektive neelĉerpeble
riĉa mino. Sed post kelke da tempo la nutraĵoj fariĝis tiom raraj, ke
kvin viroj estis elsenditaj por havigi nutraĵojn.
Harry Tilton, kiu mem estis rakontinta la historion al mi, diris tiam,
ke li estis kontenta pri tio, kio ĝis tiam fariĝis lia parto, kaj ke li
volis formigri kun la kvin viroj, kiuj alportu la nutraĵojn. Li prenis
sian parton kaj foriris. En la banko oni pagis al li por tio dudekok
mil dolarojn. Por la mono li aĉetis al si bienon, kie li setlis por
ĉiam.
La kvin viroj, kiuj foriris por la nutraĵoj, aĉetis pakĉevalojn, pli
bonajn ilojn, abundajn nutraĵojn, kaj registrigis sian rajton pri parto
de la mino. Poste ili revenis.
Kiam ili alvenis la minon, ili trovis la kampadejon terenbruligita, kaj
la postlasitajn virojn murditaj, aŭ pli ĝuste dirate, mortbatitaj de la
indiĝenoj. La oro ne estis tuŝita. Se oni juĝas laŭ la spuroj, okazis
terura batalo, en la tempo, kiam la viroj forestis por aĉeti nutraĵojn.
La revenintaj viroj entombigis siajn mortigitajn kamaradojn kaj
komencis plu labori en la mino.
Pasis nur tri aŭ kvar tagoj, jen la indiĝenoj revenis. Ili estis pli ol
sesdek virojn fortaj. Ili tuj atakis ilin kaj mortigis nun ankoraŭ la
ceterajn virojn. Sed unu el tiuj viroj ne estis mortigita, sed nur tre
grave vundita. Kiam li rekonsciiĝis, li rampadis antaŭen. Dum tagoj aŭ
semajnoj. Li ne sciis tion. Fine trovis lin bienisto kaj kondukis lin
hejmen. Li rakontis siajn travivaĵojn. Sed antaŭ ol li povis priskribi
la lokon, kie ĉio ĉi okazis, li mortis je siaj vundoj.
La bienistoj de la regiono, kie la viro mortis, ekiris por trovi la
orominon. Ili serĉis multajn semajnojn, sed ili ne trovis ĝin. Harry
Tilton, kiu estis irinta al unu el la nordaj ŝtatoj, eksciis de la
aferoj, kiuj okazis ĉi tie, nenion. Li ne plu zorgis sin pri tio, li
vivis kontente en sia bieno kaj supozis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj
fosis kun li, riĉaj aŭ bonstataj viroj, kiuj, akirinte sufiĉe da oro,
vojaĝis al la oriento. Li mem estis silentema homo. Li parolis pri tio,
ke li akiris sian monon per orfosado. Sed tio ne estis nekutima. Ĉar li
ne troigis, sed, se li jam parolis pri sia orfosista tempo, nur tute
normale kaj simple rakontis, tiu riĉa mino tute forgesiĝis.
Sed iom post iom la onidiro pli kaj pli konkretiĝis, ke Tilton akiris
sian monon en malmultaj tagoj. Tion li ne kontestis. Kaj el tio oni
konkludis, ke la loko, kie li estis fosinta la oron, devas havi riĉajn
trezorojn. Pli kaj pli da fortunĉasantoj urĝigis lin ellabori planon,
tiel ke oni povu retrovi la minon. Li fine vere faris tion. Sed
intertempe pli ol tridek jaroj estis pasintaj. Lia memoro ne estis plu
tiom bona. Mi formarŝis kun unu el la aliaj, kiuj iris laŭ la plano.
Ni trovis ĉiujn ĉi lokojn, kiujn Tilton priskribis. Sed la minon mem ni
ne trovis. Eble ĝi estis ŝutkovrita plian fojon pro montfalo aŭ per
tertremo, aŭ la indiĝenoj forviŝis ĉiujn spurojn, kaj tiukaze ili faris
tion tiel bone, ke troveblis nenio. Ili ne volis havi homojn en sia
regiono; ĉar tia mino estus loginta centojn da homoj kaj la regiono
estus ĵetita en tian tumulton, ke la vivo, kiun ili estis kutimigintaj
vivi, estus fuŝita.
Ja, se oni povus trovi tian minon“, finis Howard sian rakonton, „ jen
oni estus la gajninto. Sed pro tio oni eble serĉas dum sia tuta vivo
kaj trovas nenion. Tio estas tiel kiel kun ĉiu alia negoco. Se oni
trovas la ĝustan negocon kaj oni bonŝancas, oni havas sian orominon.
Ĉiukaze, kvankam mi estas jam olda knabo, mi ĉiam denove partoprenas,
se orofosado komenciĝas. Sed oni bezonas kapitalon, tiel, kiel por ĉiu
alia afero.“
La historio, kiun Howard ĵus rakontis, entenis nenion, kio kuraĝigas,
kaj nenion kio avertas onin. Estis kutima orfosista rakonto, sendube
vera, sed tamen ĝi sonis fabeleca. Sed ĉiuj historioj, kiuj rakontas
pri riĉaj gajnoj sonas fabelecaj. Por gajni oni devas riski ion. Kiu
volas havi oron, tiu devas serĉi ĝin. Kaj Dobbs decidis en tiu nokto
serĉi oron, eĉ se li estus ekipita nur per poŝtranĉilo.
Nur unu demando estis, ununura demando restis, kiu ŝovis sin en sian
planon. Ĉu li iru sola aŭ kun Curtin aŭ kun la olda Howard aŭ kun
Curtin kaj Howard?
PS:
eltiraĵo el B. Traven "La trezoro de l' Sierra Madre"

