B.TRAVEN:

ROZO BLANKA

(romano)

Rozo Blanka

  • Pri la traduko
  • Meksika ranĉokanto Rozo Blanka
  • Unua ĉapitro
  • Ligo al la PDF-dokumento

Maldekstre

  • Bankkraŝo 1929 (ĉapitroj 4/12 ĝis 4/13)
  • Papago amas porkinon (poemo)
  • Kio estas hejmlando? (El ĉapitro 8/7)
  • Bankkraŝo (el ĉapitro 4/12)
  • Laboristo interne de la kapitalismo (el ĉapitro 4/6)
  • Patrujo el alia vidpunkto

Karaj legantoj,

post la prezentado de la B.Traven-romano: "Rozo Blanka" en Ipernitio ni nun prezentas ĝin ankaŭ kiel PDF-formaton.


Pri la traduko

Tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

(Donjo & Cezar)el la unua eldono de Rozo Blanka (Die weise Rose), Berlino, (librogildo) Büchergilde Gutenberg, 1929

La PDF-formaton aranĝis Frank Vohla.




Meksika ranĉokanto

Rozo Blanka

Ĉe la rando de l' Barranca
banate tage de l' sun-or'
karesate de Lun' en nokt',
Floras vi, ho, Rosa Blanca.

Ĉiutage kaj jam frue
kantas birdoj nur por vi.
Kiel Dio kreis vin,
floru, Rozo Blanka ĝue.

Se diros mi velkinta „ĝis“,
Rozo Blanka, vi plu floru.
Mia lasta viva spir'
estu la adiaŭkis'.


Rimarko: La Barranca del Cobre, ankaŭ nomata Kuproravino aŭ Copper Canyon troviĝas en la meksika federacia ŝtato Chiuahua, jen montara formacio de Sierra Madre Occidental.



Unua ĉapitro

Parto 1

1/1

Condor Oil Company estis inter la grandaj usonaj naftokompanioj etendintaj siajn entreprenojn al Meksiko, vere ne la plej potenca, kaj ankaŭ ne la plej forta.

Sed ĝi havis la plej fortan apetiton.

Por evoluado de individuo, tiel kiel por la evoluado de tuta popolo, la apetito estas decida.

Bona apetito estas eĉ pli kaj tute precipe decida por la evoluado de grandkapitalista kompanio. La apetito decidas la tempon de la potencdisvolviĝo, kaj la apetito tial ankaŭ decidas la elekton de la rimedoj, kiuj estas uzataj, por atingi la celon: nome por fariĝi influriĉa kaj aŭtoritata potenco en la internacia ekonomia vivo. Moderna grandkapitalista kompanio distingiĝas malmulte de ŝtato pri sia konstruo, esenco, celoj kaj labormetodoj, tiel kiel ankaŭ pri siaj problemoj. La ununura videbla diferenco estas certe nur tiu, ke grandkapitalista kompanio kutime estas pli bone organizita kaj gvidata pli prudente kaj pli lerte ol ŝtato.

Condor Oil Company estis la plej juna el la kompanioj, kiuj en Meksiko kune kaj unu kontraŭ la aliaj batalis, se temis pri la superregado sur la merkato. Ĉar ĝi estis la plej juna, tial ĝi estis la plej vorema. Pri la elekto kaj uzado de la rimedoj por gajni influriĉan rangon en la konkurso kun la malnovaj kaj potencaj kompanioj, ili sciis nek skrupulojn nek indulgon. Se ili efektive havis principon rilate la manieron de la batalo, jen tiun: La milito, kiu estas plej brutale entreprenata, daŭras plej mallonge, kaj tial ĝi estas la plej humana.

Tiel ĝi trovis samtempe moralan senkulpigon de siaj agoj, tiel, ke la kompanio, sin mem praviginte, povis diri, ke ĝi gvidas la plej humanan batalon, kaj ke tuj estos paco, kiam ĝi estos gajninta la batalon.

La potenco de naftokompanio dependas ne nur sole de la nombro de putoj produktantaj nafton, kiujn posedas kompanio. La potenco dependas multe pli de tio, kiom da terposedaĵo ĝi havas aŭ tenas sub kontrolo. Kaj en tiu kazo estas tri specoj de tero, kiuj konsiderindas.

Terposedaĵo, kiu tute certe portas nafton; terposedaĵo, kiu laŭ la ekspertizo de la geologoj devas porti nafton; kaj terposedaĵo, kiu laŭ la instinkto de la naftuloj verŝajne havas nafton. La tria speco de terposedaĵo estas tiu, kiu ebligas spekuladojn kaj kiu lasas enspezi milionojn de dolaroj, sen tio, ke eĉ nur unu barelo da nafto estas produktenda.

Tiel la batalo de la kompanio temis pri tio gajni pli kaj pli da terposedaĵo. Oni laboris kun pli granda fervoro kaj pli da lerteco je tio konkeri ĉiun terposedaĵon, kiu povus havi nafton, ol je tio ekspluati ĝis la lasta hektaro kun ĉiuj teknikaj kaj sciencaj rimedoj la terposedaĵon, kiun kompanio jam havis.

Ĉar Condor Oil Company ne pro sia kapitalo kaj la riĉo de siaj produktantaj putoj povis eniri en la antaŭan vicon de la gigantaj naftokompanioj, tial ĝi devis sekvi la duan vojon: Gajni pli da naftosuspekta terposedaĵo ol havas iu alia pli granda kompanio. Posedante gigantan amason da terposedaĵo, kiu havas nafton aŭ povus havi nafton, kaj kiu tial estis necesa por kontentigi la naftomerkaton, ili povis dikti prezojn kaj povis kontroli naftokompaniojn, kiuj sekve de sia giganta kapitalforto ŝajne estis nevenkeblaj kaj nekontroleblaj.

Tiel certe facile klarigeblas, ke ne estis iu fiago aŭ krimo, kiun la agentoj laborantaj komisie de la kompanio ne estus farintaj por havigi la terposedaĵojn, por ricevi la deziratan terrposedaĵon, se ŝajnis necesa al la kompanio.

Condor Oil Company havis dek ok produktantajn putojn. Tie, kie ĝi nur flaris terposedaĵon, kiu povintus esti nafta terposedaĵo, aŭ terposedaĵon, kiun eble iu alia kompanio provas aĉeti, ĝi tuj aktiviĝis.

Ĉe la senkompataj negocoj krude forigantaj terposedaĵojn, kompreneble neniam kunagadis iu el la direktoroj; neniam iu el iliaj plej altrangaj oficistoj, kaj nur tute malofte ĝi lasis labori usonanon en tiu ĉi branĉo. La direktoroj nur tiam aperis, kiam la terposedaĵo, kiun volis havi la kompanio, jam estis en tiuj manoj, kiuj devis teni ĝin preta por la kompanio. La kompanio estis ĉiam nur la dua aĉetanto. La fiajn negocojn disvolvis meksikaj aŭ hispanaj, iafoje ankaŭ germanaj subagentoj.

Kondor-kompanio havis sian ĉefkomandejon en San-Francisko en Kalifornio. La meksika ĉefkomandejo estis en Tampiko, Meksiko. Ĝi havis filiajn komandejojn en Panuco, en Tukspam kaj en Ebano; ĝi prepariĝis aranĝi ankoraŭ du pliajn oficejojn, unu el ili ĉe la Istmo kaj la alia en Campeche.

Ĝi laborigis bonegajn usonajn, anglajn kaj svedajn geologojn, kiuj estis pagataj bone. Tiuj okupigis grandan stabon de topografoj, kiuj devis registri kaj mezuri la terenon. La topografoj estis jam ne tiom bone pagataj kiel la geologoj, ĉar oni taksis ilian laboron malpli grava. Tial la topografoj iradis sufiĉe ofte mizere aspektante kaj en ĉifonoj kiel vagabondoj. La geologoj jam iom pli proksimis al la direktoroj, ekonomie kaj socie; ĉar ili povis flustri bonajn konsilojn pri riĉa naftotereno en la orelojn. Sed la topografoj male al tio pli proksimis al la proletaro, kaj ĉar ili ne volis koncedi tion libervole, ĉar ili ja estis studintaj, ili devis pli kaj pli streĉe labori ol la laboristoj, al kiuj estis supo aŭ buljono, ĉu oni rigardis ilin proletoj aŭ ne. La topografojn oni multe pli rapide elĵetis ol fortikajn konstruistojn de borstacioj. Topografoj ekzistis multnombre. Dume la borstaciaj konstruistoj estis impertinentaj kiel stratkoto, ĉar ili ne hontis ĉeokaze ankaŭ konservigi tomatojn, se ili ne povis konstrui borstaciojn, aŭ se oni elĵetis ilin, ĉar ili tradraŝis la gvidanton de la laborgrupo.

Rimarkoj:

Barranca del Cobre = en Meksiko ĝi estas nomata Kupra Ravino aŭ Copper Canyon, jen montara formacio de la okcidenta Sierra Madre

Isthmus = Istmo en Meksiko


Ligo

La romano kiel PDF-dokumento:

www.karapaco.de/u/B.Traven/b_traven_rozo_blanka.pdf