RET MARUT

Mi ne atendas la revolucion;

ĉar mi estas la revolucio.


Ret Marut

Ret Marut, kiam li ankoraŭ estis migranta aktoro en Germanio. Poste li nomiĝis, pro persekuto  fare de "kuloj", B.Traven.


  • F.W. Seiwert pri Ret Marut
  • Oskar Maria Graf über Ret Marut (Es liest Thomas Kapielski)



F.S.Seiwert

Pri Ret Marut


Tio estas Ret Marut, kiu je alia punkto vidas la grandajn rilatojn, kiu disbatas la malnovan mondon kaj naskigas novan: Mi estas la mezpunkto de la mondo. Tra la mi fluas ĉio, kio estas. En la mi enbuŝiĝas ĉio, kio estas. Ĉio eliras, estas elĵetata de mi. Mi estas ligita kun la plej proksima kaj la plej fora. Proksimo kaj malproksimo ne estas, ĉio estas mi. Nasko kaj morto ne estas, estas nur eterna ŝanĝado. Mondoj ĵetiĝas  reciproke en aliajn, naskigas sin, por denove forpasi, por denove naski sin. Ĉio estas unika kaj ĉio estas eterna. Mondoj kaj steloj kaj homoj, ĉio kio estas, dancas ĉirkaŭ alia, enmiksita en eterne ŝanĝiĝanta ritmo. Kaj jam ni ricevas la mesaĝojn de landoj ekster Tero, alvokante nin, ke ni realigu nin, ke ni elsendu nin. Ĉio, kio estas firma, moliĝas kaj disfluas, ĉio eltorentas por trovi sin kaj ĉio vivas en la signo kaj la formo de la fekundeco. Hodiaŭ estas „la meztago de la evoluo de la homaro“, ĉar en ni la homaro ekkonis sian mezotagon, ĉar ni estas la homaro. Saluton al vi parto de mia mi, ŝtatperfidulo Marut.

trad. Cezar

Oskar Maria Graf pri Ret Marut

Es liest Thomas Kapielski